Per trajno trans de limo
Ekspozicio en Ptuja Historia arkivo, riĉigita ankaŭ per aĵoj el privata fervoja muzeo, estas rezulto de translima kunlaboro.
En ĵurnalo Večer estis publikigita artikolo (kopio malsupren), el kiu estas elslovenigitaj kelkaj citaĵoj:
Post ekspozicio en Celje kaj Zagreb oni povas trarigardi en sekvaj tagoj la ekspozicion Per trajno trans de limo ankaŭ en spacoj de la Historia arkivo Ptuj. »Kun ni en la projekto kunlaboris ankaŭ Provinca arkivo Maribor kaj Historia arkivo Celje kaj plue Ŝtataj arkivoj el Zagreb, Varaždin kaj Medžimurje« inter de alio diris s-rino Katja Zupanič, direktorino de Historia arkivo Ptuj.
»En la projekto enkorpigitaj arkivoj deziras montri, ke ni nian rolon ne vidas nur en konservado de pasinteco, sed ni devas reagi ankaŭ al aktualaj vivkondiĉoj en socio kaj ilin laŭ neceso elmetigi. Nia hodiaŭa mesaĝo estas tiel ankaŭ konstato, ke misio de la zorgo por heredaĵo estas vere en granda mezuro kondiĉita per pozicio de la institucio en estanteco.« konstatas d-ro Borut Batagelj el la Historia arkivo Celje.
La Ekspozicion akompanas kolekto (broŝuro) kun prezento de ses slovene – kroataj fervojlinioj, kiuj rimarkis lastan jarcenton kaj pli (grafika aldono).
Anoj de nia societo (ŽED-FES) vendrede, la 15-a de aprilo 2016, vizitis kaj detale pririgardis la ekspozicion.
Izvirno slovensko besedilo je v skeniranem članku spodaj: