Rakontoj pri Hyvinkää

Zgodbe o mestu Hyvinkää na jugu Finske

Hyvinkää estas urbo de 47000 loĝantoj en suda Finnlando. Ĝi situas 50 km norde de la ĉefurbo Helsinki kaj 70 km okcidente de la urbo Lahtio, kie okazos la  104a Universala Esperanto-kongreso en 2019.  Ĝia sveda nomo estas Hyvinge, kelkaj procentoj el la loĝantaro parolas en sveda lingvo, kiu estas la dua oficiala lingvo de Finnlando.

La regiono, kie  troviĝas la urbo Hyvinkää,  situas iom pli alte  ol la regionoj sude aŭ norde de ĝi.  Ĝi situas sur Salpausselkä, kiu estas  altaĵo 500 kmjn longa kaj malpli ol 100 mjn alta,  tra nia lando, de sudo (Hanko) al oriento.  Sur la sama  altaĵo situas la urboj: Lahti, Kouvola, Joensuu. Estis pli facile konstrui domojn sur ĝi, ĉar ĝi estas seka kaj firma kaj subhavas puran grundakvon. Salpausselkä konsistas ĉefe el moreno kaj gruzo, kiu liberiĝis el  la degelanta glaciokovraĵo de la Glacia epoko kaj dum jarmiloj amasiĝis ĉe la rando de la malgrandiĝanta dika glacikovraĵo.

Hyvinkää

Vere estas Hyvinkää bela urbo, ĉu ne? / Res je Hyvinkää lepo mesto, ali ne?

En la regiono embuskis lupoj kaj rabistoj. La vojaĝo de Helsinko ĉi tien en la 19a jc  kaj antaŭ ĝi daŭris plurajn tagojn. Oni devis ripozi, tranokti, ŝanĝi ĉevalojn ĉe gastejoj (kestikievari), kie oni povis trinki bieron kaj brandon, manĝi, havigi pajlon, fojnon, hordeon kaj avenon al la ĉevaloj. Tie oni aŭdis ankaŭ klaĉojn kaj novaĵojn. Survoje oni povis esti prirabita kaj eĉ murdigita.

Post la Glacia epoko tie ĉi vagis ĉasistoj kaj fiŝkaptistoj, kiuj povis veni de pli nordaj regionoj  aŭ eĉ de hodiaŭa Estonio. Oni vivis nomade. Dum la tempofluo la ĉasaĵoj  ( bestoj manĝeblaj, precipe kokobirdoj, alkoj, leporoj kaj bestoj kun valora pelto) malpliiĝis,  kelkaj nomadoj decidis kulturebligi favorajn terpecojn. Ili forbruligis la arbaron kaj semis en la cindron. Konstanta priloĝado komenciĝis nur en la 14a jc. Meze de la 16a jc en Hyvinkää regiono troviĝis kvardeko da bienoj. La regiono estas skribe menciata  la unuan fojon  en 1495. La sveda reĝo Gustavo  la Dua Adolfo vizitis Hyvinkää-n en 1614 kaj 1618, kredante, ke li povus riĉiĝi per arĝento espereble trovebla en t.n. Arĝentomonto en Hyvinkää. Tamen nenio menciinda estas trovata kaj la minejon oni fermis en 1629. Onidire la ministoj  provis trompi la reĝon kaj kontrolistojn per arĝenta erco transportita de aliloke, por ke ili povu daŭrigi sian laboron salajratan. Anstataŭ arĝenton oni trovis gabron – nigran graniton kaj profitis de ĝi por fari tomboŝtonojn kaj monumentojn. La restaĵoj de la ŝtonminejo troviĝas en la arbaro ekster la urbo.

Svedaj reĝoj “donacis” bienegojn en la ĉirkaŭaĵo al siaj ŝatataj nobeloj kaj bravaj oficiroj. Plej ofte tio signifis, ke la donacito rajtis havigi al si la impostojn de la bieno. Tial fremdlingvaj familiaj nomoj abundas en nia historio: von Berg, Adlercreutz, Tott, Fleming, Armfelt, Linder, von Fersen, Stjernvall, Munck, Donner k.a.

Dum la regado de Gustavo la Dua Adolfo la pli altaj klasoj en Finnlando plisvediĝis.

Kelkfoje la donaco ne multon valoris pro manko de surlokaj kultivistoj kaj la malbona stato de la kampoj kaj paŝtejoj. Neniuj impostoj povis esti pagataj al la donacito. Se tio okazis dum tri  jaroj, li rajtis ekposedi la tutan bienegon kaj provi igi ĝin profitdona. La bieno Kytäjä siatempe estis la plej granda bienego en la Nordiaj landoj. La popolo miris la privatan aŭton kaj francan ŝoforon de la familio Linder. La  posedantoj de  la grandbienoj, kiam ili tie vere loĝis, provis zorgi ankaŭ pri siaj laboristoj, konstruis loĝejojn por ili, dungis instruistojn, fondis lernejojn,  laktejon, segejon kaj  montris kiel antaŭenigi terkultivadon kaj kulturon de la bienego.

Multaj finnoj kun siaj ĉevaloj  tiam batalis en la militoj de Svedio, kies parto Finnlando estis dum 700 jaroj. Granda parto el la soldatoj neniam revenis al sia hejmregiono. Virinoj kaj infanoj sen viraj fortoj ne kapablis bone zorgi pri la kamparo kaj brutaro. Ne nur la militoj  mortigis homojn  sed malsato, malsanoj, kiaj nuntempe apenaŭ konatas:  tifo, difterio,  variolo, skarlatino, pneŭmonito, tuberkulozo, lepro k.a. Malsatego en kelkaj jardekoj mortigis tutajn familiojn.

La fervojo, kiun la caro konstruigis je la fino de la 19a jc  de Helsinko norden por atingi Petrogradon, pliigis la loĝantaron. Ne al ĉiuj finnoj la ideo pri fervojo plaĉis, ili trovis fervojon nenecesa, sed inter la subtenantoj troviĝis  moŝtaj kleruloj. La konstruistoj estis, krom lokaj laboristoj kaj terkultivistoj, malliberuloj kaj rusaj soldatoj. El ili multegaj mortis pro malsato kaj malsanoj dum la 5 jaroj, kiam la fervojo estis konstruata. Por ili do oni faris apartan tombejon. Kelkaj el la konstruantoj sukcesis  konstrui por si domaĉon decidinte ekloĝi en Hyvinkää.

La fervojo estis inaŭgurita en 1862, la caro mem venis trajne al Hyvinkää. Li vespermanĝis kun lokaj riĉuloj. En la stacidomo situis restoracio. Trajnoj haltis ĉi tie dum kvaronhoro, por ke la vojaĝantoj povu manĝeti. Nuntempe haltas nur lokaj trajnoj Helsinki-Riihimäki, ne la rapidaj, longdistancaj. La fervojon antaŭ 100 jaroj  uzis  la pli riĉaj homoj, ofte fremdlingvaj, kaj la ordinaraj finnoj preferis uzi siajn piedojn kaj ĉevalojn por ne bezoni aĉeti biletojn.Esperantistojn povas interesi la sciigo, ke en 1914, pro la nuligita kongreso de Parizo, Ludoviko Lazaro kaj Klara Zamenhof evitis la Unuan Mondmilton vojaĝante tra Hyvinkää al Rusio kaj Varsovio. La vojaĝo daŭris du semajnojn.

En la jaro 1890 Ossian Donner fondis spinejon, lanofabrikon kaj teksaĵofabrikon (drapo), kiu poste dungis tri milojn da Hyvinkää-loĝantoj vivtenante eĉ kvaronon el la loĝantaro. En la blazono de la urbo vidiĝas tri navedoj memore al la grava teksaĵo-industrio. La urbo ja pliprosperiĝis kaj konstruiĝis ĉirkaŭ la Lanofabriko kaj ĉirkaŭ la fervojo kaj ĝia stacio. O. Donner havas obeliskon en la urbocentro je sia memoro, kun tekstoj en la sveda kaj finna Dum cento da jaroj lia fabriko dungis kaj vivtenis grandan parton de la loĝantaro en Hyvinkää. La fabriko estis fermita en 1993. Nun en la grandega impona brika konstruaĵo troviĝas nia urbodomo, oficejoj, muzeoj, kunvenejoj kaj sportejoj.

En 1896 oni fondis sanatorion por homoj, kiuj volis kvietigi siajn nervojn aŭ plifortigi  sin post malsano. La klientoj, kiuj en la plej viglaj sezonoj nombris 150 – 200,  unue estis finnlandaj (svedlingvaj kaj finnlingvaj) sed poste  ekvenis pli kaj pli da klientoj de eksterlando. Inter la plej konataj ni menciu la kantiston  Fjodor Saljapin kaj la plej riĉan ruson Felix Jusupov, murdinto de Rasputin. En 1916 la klientaro estis 80 %  fremdlanda: rusoj, germanoj kaj aliaj, ankaŭ finnaj geartistoj. La rusaj gastoj donis al la altaĵetoj de Hyvinkää la nomon Sveitsi (Svislando). La sanatorio ne estis por tuberkuloz-uloj sed  ripozejo por homoj bezonantaj trankvilon kaj komforton, freŝan aeron kaj promenadojn en la pinarbaro. Tie oni ludis tenison, kroketon sed ne ŝakon, kiu estus tro cerbumiga.Oni trinkis sanigajn akvojn, banis sin en kotokuvoj, interparolis pri kuraciloj kaj kuracmetodoj, manĝis la produktojn de la ĉirkaŭantaj kamparo kaj arbaro. En 1939 la sanatorio estis fermita pro la bombadoj de la 2a mondmilito.Ĝi perdis unu el siaj du turoj.

Tre malfacila periodo en Hyvinkää estis la interna milito 1918. Precipe en la suda parto de la urbo regis la “ruĝuloj” kaj norde la “blankuloj”, kiuj en la fino venkis, helpataj de germanaj soldatoj. Dum la  bataloj kaj senleĝaj ekzekutadoj estis mortigitaj  centoj da homoj. Kiam la milito finiĝis, en la urbo restis 300 “ruĝaj orfoj”.  Nun troviĝas du memorlokoj por la ruĝuloj, unu, starigita de lokaj laboristaj asocioj,en la urbocentra tombejo  kaj alia pli norde, nomata la Parko de malĝojo Ankaŭ ĉe la fervoja stacio oni volis starigi monumenton trans la reloj, ĉar tie oni ekzekutis aron de ruĝuloj, sed la plano  ne estis permesata. Aliflanke de la stacidomo nun troviĝas monumento por 15 germanaj soldatoj mortintaj en la Interna milito en Hyvinkää. Sur la monumento estis gravuritaj en finna kaj germana lingvoj la vortoj “herooj defendintaj la liberon”. En Finnlando oni daŭre malsamopinias pri la nomo de la milito, ĉu Interna, Civitana,  aŭ milito pro Liberiĝi de rusa influo, aŭ  ĉu simpla ribelo de  laboristoj kaj terkultivistoj? Kuglotruoj en niaj pinoj kaj malnovaj konstruaĵoj restas, same restas psikaj kaj mensaj vundoj en la koro de la tuta popolo.

Konataj entreprenoj en Hyvinkää daŭre estas  Kone (1000 laboristoj, spezo jare 9 milionoj) kaj Konecranes (spezo jare 3,5 milionoj). En la jaro 1943 Kone liveris al S.U.  202 levgruojn, 108 liftojn  kaj 265 levilojn kiel kontribucion (punon post la milito kontraŭ Rusio). 1949 – 2018 en Hyvinkää funkciis la ripareja forĝejo de la Ŝtataj fervojoj. Ankaŭ la plantojn por ornami ĉiujn kortojn ĉirkaŭ la finnaj fervojaj stacioj oni kreskigis en Hyvinkää.Tie la ĝardenistoj greftis ornaman malaltan pomarbon Malus Hyvingiensis kun densa pendanta branĉaro kaj dissendis idojn de xi al la parkoj de ĉiuj finnaj fervojaj stacioj. Nun memoraĵo de tio estas aleo de ĉiaj pomarboj apud la Urba bibliotekokaj rande de la vendoplaco. Kiu ajn rajtas  rikolti aŭ manĝi la pomojn aŭtune kaj pikniki sub la  flor-abundo.

Dum la Dua mondmilito finnaj milit-aviadiloj uzis kampon en Hyvinkää kiel kaŝejon kaj dum 1944 – 1947  la aerodromo de Hyvinkää estis la ŝtata flughaveno por tuta Finnlando, ankaŭ por internaciaj flugoj. Onidire la aviadilo de Greta Garbo tie surteriĝis. Nun tie agadas aerklubo kaj aliaj kluboj (glisado), sed oni tien iras ankaŭ por rikolti fungojn  kaj ludi frisbeon.Tiel ŝanĝiĝas la mondo…

Aliaj entreprenoj kaj fabrikoj, kiuj siatempe dungis kaj vivtenis Hyvinkää-anojn, estis la ŝufabriko Rentto .Kiam Sovietunio kolapsis, tiu ŝufabriko perdis sian sovetian merkaton, fariĝis neprofitdona kaj fermiĝis. Aliaj gravaj laborejoj por la urbanoj estis vatofabriko kaj bobenfabriko. Por la bobenoj oni bezonis betullignon, kaj kiam ĉiuj betuloj jam estis forhakitaj en la ĉirkauaĵo de la bobenfabriko,la produktado translokiĝis al Lappeenranta.  Sed ankaŭ tie la produktado ĉesis, kaj nun la   bobenoj estas farataj el plasto eksterlande. En la proksimo de Hyvinkää oni fabrikis ankaŭ brikojn kaj  alumetojn.  Plia fabriko menciinda estas Myllyn Paras , fabriko farinta greno-flokojn, specife avenaĵojn, dum 1928 – 2018 .

Daŭre Hyvinkää havas  industriajn kaj terkultivajn partojn kaj konsistas kvazaŭ el malgranda centro, bienoj, kamparo kaj arbaro. Ĝi ne havas unuecan karakteron.  Fakte ĝi naskiĝis el kunigo de pecoj de aliaj komunumoj, kiuj ne tre ŝatis tion, ke aperis kreskanta komunumo ie ĉe iliaj randoj.  La urbo estis oficiale fondita en 1917.

La rolo de terkultivado malpliiĝis. Nun en Hyvinkää troviĝas  malmultaj bienoj kaj  laktobienoj. Kelkaj kampoj, kultivataj de pli ol 500 jaroj, estas protektataj. Kion ni homoj vere bezonas por vivi? Sufiĉas 15 cm da kultivebla humo, akvo, lumo kaj varmo, sed tio  nepre!  Hyvinkää havas   dekon da ĉevalejoj por rajdado kaj  konkuroj. Troviĝas ĉi tie flegejo por malsanaj ĉevaloj de la tuta lando. Ni havas ankaŭ grandan malsanulejon por homoj, nun pligrandigatan, kun dekkvar operaciejoj.

Sub la aŭspicioj de la urbo  funkcias artocentro por infanoj kaj gejunuloj  www.artcentre.fi, kiu dum sia 40-jara ekzistado kolektis pli ol centmilon da artaĵoj el la tuta mondo kaj kiun nun financas la ŝtato kaj la urbo. La ideon por ĝi elpensis instruisto en la 1970aj jaroj. Li volis pliigi interkompreniĝon kaj pacismon en la tempo de malvarma milito. La artaĵoj estas videblaj rete, kaj en la centro okazas ekspozicioj kaj kursoj, ankaŭ pri cirko-arto. Ni havas koncertejon uzatan ankaŭ kiel teatron .  Ni havas modernajn kinejojn en la nova hotelo Sveitsi  kaj du pli malnovajn en la urbo. Jam unu fojon (2017) okazis la filmo-evento Red Carpet (ruĝa tapiŝo), kiu ripetiĝos jare. Ni havas civitanan instituton, muziklernejon kaj grandajn metilernejojn.   Inter niaj bazaj lernejoj ni  havas Svenska skolan i Hyvinge (svedlingva lernejo por 50 lernantoj) kun sveda infanvartejo dagis (60 lokoj), kiujn uzas kaj svedlingvanoj kaj finnlingvanoj. La svedlingva tradicio en Hyvinkää devenas de la sep jarcentoj kunaj kun la reĝlando Svedio, de la svedaj posedantoj de la  bienegoj kaj  de la svedlingvaj inĝenieroj en la fervojkonstruado kaj aliaj entreprenoj. (Fakte en la 19a jc kaj komence de la 20a jc la klerularo estis grandparte svedlingva en la tuta lando.) Plie en Hyvinkää oni antaŭe parolis ruse, germane, france. Legante pri tia historio oni ne povas ne pensi, ke Hyvinkää estis multkultura kaj internacia urbeto malgraŭ sia malgrandeco. Nun en Hyvinkää loĝas multaj enmigrintoj el Azio, orienta Eŭropo, Rusio, Estonio kaj Afriko. Iliaj infanoj estas edukataj  en  la bazlernejoj. Ĉe la entreprenoj Kone kaj Konecranes laboras fakuloj de aliaj mondopartoj, ekz. el Barato.

Pri la religio: kiel la tuta Finnlando Hyvinkää estas  luterana, ĉar la sveda reĝo Gustavo Vasa en la 16a jc ordonis, ke ĉiuj liaj subuloj konvertiĝu al protestantismo. Antaŭe ni estis katolikoj. Inter la centraj preĝejoj en Hyvinkää plej grandas la blanka piramida konstruaĵo de arkitekto Ruusuvuori kaj plej malgrandas malnova preĝejeto, ruĝe farbita dometo de la 19a jc. . Kytäjän kirkko (1939) situas pli ol 10 km for de la centro. Pri ĝi vi sciu, ke la laboristoj de la bienego Kytäjä konstruis ĝin senpage  el materialo donacita de la posedanto de la bienego kaj la vizaĝoj de la konstruintoj vidiĝas pentritaj en la bildo ĉe la altaro. Pro la sesmilo da kareliaj enmigrintoj   post la 2a mondmilito  ni havas ankaŭ ortodoksan preĝejon, sed la paroĥo estas tiu de Lahti   (700 ortodoksuloj). Siajn kunvenejojn havas ankaŭ pentekostanoj (500), adventistoj (100)j, Savarmeo, mormonoj kaj atestantoj de Jehovo. Dudeko da procentoj de Hyvinkää-anoj ne membras en la ŝtata luterana eklezio. Ni ĉiuj provu kunvivi en paco.

Hyvinkää estas taŭga urbo por  homoj ŝatantaj sportumadon. Ni havas 200 km da itineroj por biciklantoj kaj skiantoj, inkluzive multajn naturpadojn kun informotabuloj. Anstataŭ parkojn ni havas arbaron ĉie proksiman. Lagoj foras, sed ni havas en la urbo 2 naĝejojn, unu el ili tutjare uzebla spa-banejo ĉe la hotelo Sveitsi.Ni havas protektatan  marĉon Gruomarĉon, kaj iom for de la urbo troviĝas pluraj lagetoj kaj  lagegoj. Unu lago nur 3 metrojn profunda estas bonega loko observi akvobirdojn. Ĉe alia lago ni havas luksan golfejon kun 2 trakoj, ambaŭ  kun 18 truoj kaj terenon por konstruado de domoj.  Ĉe  unu el la pli grandaj lago paroĥoj, asocioj kaj privatuloj havas feriejojn, ĉar tie troviĝas longaj kaj malprofundaj plaĝoj taŭgaj por familioj kun etuloj..

Kvankam Hyvinkää estas tute averaĝa kaj ordinara finna urbo ne fama, ĝi estas vizitinda.

Članek zapisala – kunlaboris: Mirko kaj Saliko (Jovan Mirković in Raitä Pyhälää)